Saltu al enhavo

Atlanto (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlanto en la Abatejo de Sankta Floriano (Aŭstrio).

Atlantoj estas la figuroj de viroj kiuj kutime oni metis aŭ metas por subteni kornicojn, tio estas tipo de kolono, kiujn la romianoj nomigis telamono. La ina ekvivalento estas la kariatidoj.

La origino de tiaj kolonoj ŝajne estas aludo, laŭ Vitruvio, al la mito de Atlaso, kiu estas ofte reprezentata subtenanta la ĉielon, ĉar laŭ la mito li estis la unua kiu instruis la homojn pri la irado de la astroj; pro tia bonfaro la pentristoj kaj skulptistoj adoptis lin en siaj verkoj aŭ ankaŭ kiel inventisto de la sfero, ili supozigis lin subtenanta la ĉielon sur sia dorso.

Laŭ Francisko Azorín atlanto estas Vira statuo uzata kiel subtenilo.[1] Li indikas etimologion el "Atlas, propra nomo de Afrika montaro, mitologie personigita kiel giganto, subtenanta la ĉielon", el la latina atlantes.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 25.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]